Felicxan Novjaron! [Esperanto]
Feliĉan Novjaron Karaj,
Salutas al ĉiuj preterpasantoj, kaj
Sola Neĝhomo iradas
sur la ombra riverbordo,
Viziti amikaron?
Novjara posttagmezo
Neĝhomo rapidas
kun saltanta koro.
Lasta folio [Esperanto]
Aŭtuna suno varme brilas,
Lasta folio de acero sunbaniĝas,
Baldaŭ ĝi estos subneĝo,
kaj ĝia vivo finos tie.
Tamen por ĝi
ĝui lastajn minutojn de la vivo estas grava.
Efemera revo [Esperanto]
Lasta tago de aŭtuno,
Brilas ĉiel' blue
Duondormema luno,
Revas.
Efemera revo,
Ja estas vivo.
Kien ĉiuj?
Ne revenos.
Bildo sur pordo [Esperanto]
Simioj similaj al homoj,
Dancas gaje sen kialo,
O, eble ili havas kialon,
Tamen ne anoncas al ĉiuj.
Vivo ne estas tre malbona,
Simioj similaj al homoj,
Pasigas tempon senĝene.
Sumako [Esperanto]
Aŭtune birdoj preterflugas super ĝi,
Suden, suden ili flugas
Ĉu ne estas malsata?
Sumako demandas.
Ripozu iomete ĉitie,
ĉar mi havas nutraĵon por vi,
Svinge ĝi invitas birdojn.
Vi nur manĝu kaj portu miajn semojn foren,
tiel etsas nia komerco,
Ne hezitu, mi havas abundan,
Via vojo estas longa,
do estu preta.
Aŭtuna komerco de naturo, bone organizita.
Historia lernejdomo [Esperanto]
Preskaŭ forgesite staras eta lernejdomo
En ne konata angulo de la mondo.
Longe antaŭe infanoj kuris ĉirkaŭ ĝi
Kantis ĝoje, ĉagrenis sian vivon
Esperis ion bonan, kaj revis estonton.
Kie ili nun?
Nur la sonorilio scias.
Ombro de pasinteco ĉirkaŭas ĝin.
Aŭtuna koloro [Esperanto]
Aŭtuna foliaro sub brila suno
Rebrile, varme kiel flamo
Varmigas korojn de vizitantoj al la parko
Unu semajnfina regalo
Por homoj laboregintaj
Kaj infanoj bonkondutaj
Akvofalo ĉe krepusko [Esperanto]
Sensone tago finiĝas.
Leviĝas nebul' de l'akvofalo.
Ĉielen, ĉielen, kiel drako.
Febla espero de l'tago
Ankoraŭ insistetas.
Sonĝon, belan sonĝon,
Al ĉiuj bonaj homoj, kiuj
Penis sian tagon.
Akvofalo ĉe krepusko,
Sensone adiaŭas, lasante
Esperon por morgaŭ.
Granda Bluardeo [Esperanto]
Mi estas malsata, ĝi diris
Nun estas tempo fiŝkapti
dum la ejo estas malprofunda.
Koncentras al moviĝado de akvo,
ĉar eble eĉ fiŝeto estas tie
Ĝia figuro spegulata ankaŭ
kunlaboras
Bonŝancon, Granda bluardeo!!
Aliflanko de la sama arbo [Esperanto]
La vundoj riparitaj estas granda
Aspektas ĝi kompatinda
Sed ĝi staras fiere
Kvazaŭ nenio ĝin ĝenas
Travivante eĉ ŝtormegojn
Kara arbo!