Sukeracero pli olda ol Esperanto [Esperanto]
Ĉi sukeracero staras ĉitie ekde ĉirkaŭ 1500p.K
Nomita 'Acerarbo de Comfort',
ĉar iam ĝi apartenis al Comfort-familio
Konservata kiel bona specimeno de sukeracero
Tamen estas malfacila konservi ĝin
Malgraŭ reparite tie kaj ĉitie, ĝi ankoraŭ produktas semojn,
por ke ĝiaj idoj dise kresku por nia ĝojo
Kuraĝa arbo amata
Mi fojfoje vizitas ĝin por ricevi kuraĝon por vivi
precipe kiam la doloro netolereblas
Noktardeo [Esperanto]
Noktardeo sola atendas fiŝon por ĝia matenmanĝo
Ne eraru, nek perdu, tio estas grava afero
Ĝia preferata bonfiŝejo, neniu ĝenu por ĝia sano
Sed, kiom longe ĝi devas atendi pacience?
Granda lobelio [Esperanto]
En aŭtuna sunbrilo fiere blua
Aro da lobelio ĝuas sian belecon
Se papilioj ne rimarkas ilin
Ne gravas, ĉar ili scias
La vivo estas tro mallonga por plendi
Vivu, ĝuu sian vivon donatan
Rozkolora Kelonia Kapo [Esperanto]
Blanka estas pura, tamen,
Ŝi diris, la rozkolora estas ĉarma.
En botanika ĝardeno.
Eble ŝi pravas.
Mi komprenis, ke ŝi preferas rozkoloran.
Por mi ambaŭ ĉarmaj, tamen,
Blanka aspektas natura.
Kelonia kapo [Esperanto]
Certe ĝi estas floro,
Tamen oni nomis ĝin tiel,
Ĉar ĝi aspektas kiel kapo de kelonio.
Ĉu vi ankaŭ vidas tiel?
Abunde ĝi floras nun apud lageto.
Revema ĉielarko [Esperanto]
Varma suno kaj friska aero
Mi ĝuis veturi apud rivero
Jen, revema ĉielarko aperis
Efemera beleco super akvofalo
La fundon supren [Esperanto]
Vidu la mondon
la fundon supren
Tiam la mondo aspektas pli bela
Renversita monodo tamen estas iluzio
kiel sonĝo aŭ sapveziko
Oni ne eblas kapti ĝin
Kvankam tia scio
ni sopiras iluzian mondon
Por eskapi ĉiutagan realon
Fumnebula Sunleviĝo [Esperanto]
La urbego vekiĝas
makulite de homaj ruboj
Tamen, mateno estas ĝentila
preskaŭ kortuŝe
Loĝantoj, vekiĝu!
via tagiĝo estas ĉitie
la vivo komencas kiel hieraŭ
malgraŭ finon de la tago vi ne scias
Komencu kiel kutime
Ĉielarketo sur akvofalo [Esperanto]
Iomete hezite
Ĉielarketo alkroĉiĝis
al ŝpruco de la akvofalo
Varmega tago de Majo
tamen sentis friskon
Pitoreska pejzaĝo