Akvofalo ĉe krepusko [Esperanto]
Sensone tago finiĝas.
Leviĝas nebul' de l'akvofalo.
Ĉielen, ĉielen, kiel drako.
Febla espero de l'tago
Ankoraŭ insistetas.
Sonĝon, belan sonĝon,
Al ĉiuj bonaj homoj, kiuj
Penis sian tagon.
Akvofalo ĉe krepusko,
Sensone adiaŭas, lasante
Esperon por morgaŭ.
2012-09-25 21:31
nice!(0)
コメント(0)
トラックバック(0)
コメント 0