Jarfino [Esperanto]
Kiam mi estis juna komencanto mia Gvatemala amiko ŝercis al mi.
"Ĉu vi scias kio estas Jarfino?"
Nature mi ne sciis.
"Jarfino estas Japan-orfino senpano."
Li diris.
Japanorfino senpano.
Ekde tiu tago je ĉiu jarfino mi pensas pri japana orfino malsata.
Ĵus nun mia amikino en Sendai, Japanio, skribis al mi, ke multaj viktimoj de la Katastrofo vivas en terura kondiĉo en malvarma vetero.
Certe multe da ili estas orfinoj.
Tiel multaj donacoj kaj volontuloj sendite al tiuj viktimoj, oni ankoraŭ ne povis helpi ilin. Kial?
Kion mi povas, estas preĝi por ili, ke afero progresus pli rapide, por ke ili povas vivi iomete pli normalan vivon.
Kaj al vi, leganto de ĉi blogo, mi dankas por via pacienco kaj subteno.
Havu benatan jarfinan ferion.
Elkore deziras ke via novjaro estu pli bona ol ĉijaro.
Estu bona kaj afabla al ĉiuj vi kontaktus.
Mi ferios dum jarfino, do ĝis novjaro de 2012.
Ĉion bonan al vi ĉiuj!!!
2011-12-24 01:57
nice!(0)
コメント(0)
トラックバック(0)
コメント 0